Esperanto || English | Français | Русский

Pilotix


Kio estas Pilotix?

La projekto Pilotix.org programas videoludon nomita Pilotix [pilotiks], en la maŝinlingvo Java3D.

Dum ni programas la ludon, tiu retejo ne multe interesos la ludantojn, sed eble pli la Java programantoj kiuj studas Java3D. Ĉiuj dosieroj en tiu retejo estas kreitaj de ni, kaj estas libere atingeblaj per tiu dosierujo aŭ la CVS-a servilo (vidu sube).

Evidente, kiam la ludo estos kompleta, ni disvolvos tiun retejon por igi ĝin pli konforma al atendoj de la ludantoj.

Sube videblas ekrankopioj de la ludo kiel ĝi aspektas hodiaŭ (16-an de aŭgusto 2005):

Ekrankopio de la 2005/08/11 Ekrankopio de la 2005/08/13 Ekrankopio de la 2005/08/13 Ekrankopio de la 2005/08/13


Licenco

La ludo estas disdonata laŭ la GNU-a ĝenerala publika permesilo, pli konata per la nomo GNU GPL. Por pli da informoj, jen ligiloj utilaj:


Elŝuti

Vi povas vidi la ellaboratan version de Pilotix pere de la CVS-a servilo.

Por elŝuti tiun version, vi povas uzi anonime la CVS-an servilon jene:

  1. cvs -d:pserver:anonymous@cvs.berlios.de:/cvsworkspace/pilotix login
  2. cvs -d:pserver:anonymous@cvs.berlios.de:/cvsworkspace/pilotix co Pilotix

Por ĝisdatigi la dosieron "Pilotix" poste, uzu la ordonon "cvs update".


Asembli la projekto per Apache Ant

La asemblo de la projekto fareblas kun la dosiero build.xml kaj [Apache.Org] Apache Ant.

La celo de Ant samas al tiu de "make": la komparo haltas tie ĉar Ant estas farita por Java projektoj kaj ĝi estas facile uzebla. Kiam la dosiero "build.xml" estas kopiita en la radika dosierujo de la projekto, simpla "ant dist" asemblas ĉiujn dosierojn en la dosierujo "src/" al la dosierujo "class/", kaj poste ĝi kreas aŭtomate tri arkivojn laŭ la datenaranĝo Jar en la dosierujo "dist/". Tiam, simpla "ant server" irigas la klason "org.pilotix.server.PilotixServer". Poste, en alia fenestro, "ant client" irigos la klason "org.pilotix.client.PilotixClient", kaj vi vidos la nunan version de la ludo.

La ZIP-a arkivo por Ant 1.7.1 (2008-06-27) estas ĉe:

http://apache.cict.fr/ant/binaries/apache-ant-1.7.1-bin.zip


Dokumentaro

Vidu la Javadoc-an dokumentaron.


Pilotix.org : XHTML 1.1, CSS

http://www.artefarita.com/pilotix/index.eo.php : 2011-04-26 08:51:35